PRI MOSKVO EN ESPERANTO - PRI ESPERANTO EN MOSKVO

Moskva AntaŭKongreso 06-10.07.2004

Pri MAK Partoprenintoj Organizintoj Pri Moskvo

MAK pasis.

La impresoj de organizantoj kun rakonto de partopreninto.

- Hej, ĉu ni faru MAK-on?

Kiam mi vokis la homojn okazigi tiun aranĝon, mi vere eĉ ne povis imagi, kio estos. Kiun renkontiĝon ni vere volas: ĉu amuzan, ĉu turisman, ĉu movadan? Mi certis nur, ke mi volas Antaŭkongreson en Moskvo.

Aperis la homoj, kiuj same kiel mi deziris labori kaj fari la renkontiĝon antaŭ IJK. Kaj tuj, reveninte el Germanio post IS ni ekis....unue pridiskuti kion ni faros, kaj kiu okupiĝas pri kio.

Tiam, en januaro, mi eĉ ne konsciis ĝis la fino, kiaj brilaj homoj vivas ĉirkaŭ mi kaj, ke ni vere ĝisvivos la komencon de MAK, laborante kune por unu projekto duonjare. Tio iĝis, reale, la afero, farita de junaj membroj de moskva klubo kun morala subteno de nia instruistino, amikino, sperta Irina Gonĉarova.

Unuafoje en mia vivo mi iĝis kunordiganto de la projekto. Grava posteno, ĉu ne? Sed vere mi nenion sciis, kion mi devas fari: kiel motivigi la homojn, kiel interesigi ilin.

Dank’ al MAK nun ni havas propran paĝon www.moskvo.ru farita de Onjo (Olga Ĉerniŝova). Post la ferioj ĝi ne mortos, sed iĝos la scenejo por montri MAKon, fotitan de partoprenintoj. Tien ni planas enmeti amuzajn rakontetojn de niaj moskvaj gastoj, intervjuojn kaj multon alian pri Moskvo. El tiu ĉi paĝo kreskas nun propra paĝo de EK MASI (Esperanto klubo “Moskva amikaro de studantoj kaj instruantoj”) kaj aliaj retprojektoj. Kaj ni ĉiam bonvenas la kunlaborantojn.

Dank’ al MAK programrespondeculoj Ora (Viktoria Morozova) kaj Benita (Alla Kudrjaŝova) nun povas labori kiel grup- kaj ekskursgvidantoj tra taga kaj nokta Moskvo, inkluzive ĉiujn muzeojn kaj noktajn klubojn. Dank’ al MAK ni starigis multajn kontaktojn, kaj Svetlana Gonĉarova, kiu okupiĝis pri kontaktoj enkadre de organiza teamo neniam antaŭe, ŝajnas al mi, kreis tiom multe da demandaroj.

Mi mem nun ne timas okupiĝi eĉ pri finansoj kaj pretas denove kunordigi la projektojn, kiujn ni jam pridiskutas. Ĉu estas ideoj ĉe vi? Tiam skribu al ni. Preskaŭ senripoze kaj senpaŭze post la IJK ni preparas jam ĉijaran renkontiĝon de nia moskva klubo - StRIGo-10 (Studa renkontiĝo de iniciatema generacio), kiu estos la lasta kaj jubilea kaj okazos la 5-8an de novembro en Niĵnij Novgorod.

Verŝajne mi devas disdividi sperton. Indas diri nur unu aferon, ĉio cetera dependas de tio ĉi. La plej grava afero, laŭ mi, dum organizado de aranĝo estas teamo. La teamano devas ĝuste scii pri kio li/ŝi okupiĝas, kie estas la komenco kaj kie estas la fino de lia/ŝia laborkampo kaj okupiĝi nur pri tio. Se la laborkampoj miksiĝas, nenio utila eliras el la afero. Kaj la tasko de kunordiganto „esti ĉie“ kaj helpi al ĉiuj, se io malklaras aŭ dependas de li/ŝi. En nia kazo mia entrudiĝo tute ne bezonatis. Dankon al homoj, kiuj ne estis en OT, sed multege helpis – renkonti, grupgvidi, akompani, eĉ en saŭno kaj en nokta klubo. Dankon al Fluganta kaj Andrej, dankon al Libera kaj Junas, dankon al Svetlana Smetanina kaj Kirill, dankon al Rusia scienc-esplora instituto de kultura kaj natura heredo. Pardonu, se mi iun forgesis nomi. Nun mi konscias, ke nur praktikaj aferoj spertigas!

Parolas Benita:

Nia antaŭkongreso celis diversflanke montri rusian ĉefurbon kaj ĝenerele konatigi homojn kun vivo en tiel ekzotika lando, kiu estas por plejparto de eksterlandanoj Rusio. Preskaŭ ĉiuj estis Rusie unuafoje, tiel do nia respondeco estis grandega. Aliĝis 32 homoj, venis ĉiuj ricevintaj vizon, kvante 29. ĉiuj estis renkontitaj en flughaveno/stacidomo, enloĝigitaj en hotelo, de kie niaj gastoj matene startis por bus-, ŝip-ekskursi, piedpromeni, viziti muzejojn, renkontiĝi, teaceremoniumi, danci en nokta klubo, saŭnumi, kaj kompreneble multe gustumi rusajn manĝaĝojn kaj trinkaĵojn, foti kaj aĉeti suvenirojn.

Malgraŭ kelkaj “force-majeure”aj okazoj kaj “migrackartaj” historietoj, mi opinias ke organizado estis bona. Mi ŝatus rimarki, ke preskaŭ ĉiuj de OT de Antaŭkongreso estis nespertaj pri tio kaj MAK fakte estis nia “unua krepo”. Mi kredas, ke ne la “bulo”. Tion parte pruvas la rakontoj de niaj karaj ge-antaŭkongresanoj. Vidu sube :-))

Mi dankas ĉiujn, kiu helpis al ni, kunlaboris, estis niaj konsilantoj kaj moralsubtenantoj.

Ĉiam bonvenon al Moskvo! Ĝis la revido!

Ni semis MAKon, kio elkreskis?

Rakontas partopreninto:

Mi alvenis Moskven marde, la 6an de julio, kaj jam en hotelo ekkonsciis ke estas en Rusio. Mankis varma akvo!!! Tiel do post malfermo de MAK kaj enketado pri programeroj, kiujn mi ŝatus partopreni, mi iris malfrue vespere al saŭno, afable mendita per organizantoj. Matene autobuso atendis nin por komuna eksurso ĉe la plej indaj kaj konataj vidindaĵoj. Tage mi vizitis Muzeon de Kosmo, kiu estis interesega. Al vespera promenado ĉe Tutrusia ekspozicia centro kaj Ostankino bonŝancis vetero kaj inteligentaj gvidantoj. Ĵaŭde denove estis matene muzeo, de Majakovskij, mi tre ŝatis gin, tage - eksurso al parko Kolomenskoje kun riĉa historia pejzaĝo, vespere mi partoprenis renkontiĝon kun famaj moskvaj esperantistoj kaj reperezentantoj de amaskomunikiloj. Noktklubado ankaŭ estas rakontinda: tro malfrua alveno unue ne ebligis nin eniri la plej bonan moskvan klubon, do ni iris al alia kie ni amuziĝis malgraŭ ke ĝi estis tute malplena. Frumatene ni revenis al la alia klubo kaj ĉifoje povis eniri. Tie ni dancis ĝis malfermo de metroo. Preskaŭ la tutan lastan tagon mi pasigis en la hotelo, pro la eta malsaniĝo. Tamen sabate matene mi estis denove preta por novaj konatiĝoj, impresoj, frenezaĵoj de IJK, al kiu nin ĉiujn veturigis 2 aŭtobusoj.
Eric Langulillat, intervjuita de Alla Kudrjaŝova (Benita)

Parolas Ora:

Kiam mi skribis ankoraŭ en la retpaĝo en sinprezento, ke dum MAK mi malkovros kelkajn misterojn pri mia amata urbo kaj planas ekscii multan novan kun niaj partoprenantoj, mi tute ne ŝercis. Antaŭ tiu aranĝo mi sufiĉe malbone konis mian patran urbon kaj okazis ke mi tute ne kapablis moviĝi sen la urbomapo. Tiom da stratoj en Moskvo …. perdiĝi tute facile. Post la periodo de ĉeestado de eksterlandanoj ĉi tie, tio preskaŭ malaperis.

Dum MAK al ĉiuj estis disdonitaj specialaj programlistoj, kie ili povis elekti la programerojn, kiujn la OT proponis al ili. Kiam ni ricevis tiujn listojn reen kaj komencis analizi ilin, mi estis ege surprizita, ĉar ekz al la ekskurso al muzeo de Lomakov (raraj aŭtoj) NENIU, imagu, NENIU VOLIS ALIĜI. Ĉu plimulto da viroj ne ŝatas aŭtojn? Kaj ĉu plimulto da viroj ne interesiĝas pri aŭtoj, kiel pri plej ŝatata hobio? Estis surprizo ne nur por mi, sed por ĉiuj teamanoj. Mi volas doni etan statistikon: 70% homoj volas viziti tiun muzeon, kiam ili ekscias pri ekzisto de la lasta en Moskvo. Preskaŭ la saman indikon havas la Ruĝa placo kaj Kremlo (72%), Granda teatro (27%), eĉ Galereon de Tretjakov volas viziti nur 37% el eksterlandaj gastoj (laŭ www.rosweb.ru/lomakovka)

Kiel oni diras en Rusio – alies kapo estas mallumo.

Post IJK estis ricevita la dankletero de Ĵomart kaj Nataŝa al IJK-organizantoj, kie ili skribas: „ …vi rajtas fieri pri farita de vi ĉiuj laboro (kaj sciu ke kelkaj malgrandaj malfacilaĵoj kaj foje misfunkciaĵoj forgesiĝas ege rapide - sed tiu bona etoso, kiun vi povis krei vivos longe en rememoroj…). Kaj ni volas diri, ke vi ne timu realigi viajn eĉ plej frenezajn ideojn kaj projektojn, ĉar la dankaj vortoj, kiujn vi ricevos poste, kostas multe pli ol malfacilaĵoj, kiujn vi travivis.”

Nome de OT:
Valentina Sidorova (Grimpi)
Alla Kudrjaŝova (Benita)
Viktoria Morozova (Ora)

Pri MAK

 

(c) Onjo por EK MASI, 2004
nia emblemo 7,5Kb
Novaĵoj


08.09.2004

Fotoj kaj impresoj pri MAK!

Ligoj

IJK-2005